This is a piece which I wrote for Rafa Nogueras’s literature course at NASK 2025 on microfiction. We were given some images of people and then asked to compose a piece around them. This is the person that I picked. The details of the story are complete fiction.
La vaproŝipo finfine alvenis al la haveno. Post pluraj monatoj sumaraj, Ren Ŝuan malekvilibre promenis surteren. Li jam havis konatojn en Toronto. La familio starigis restoracion en la lastatempe kreskiĝanta kvartalo Kensington Merkato.
Ren estis alvokita de Ĉinujo por alporti sian profundan konon de kuirado, principe por sia senegala gustokapablo. Li estus, kromnome, la nudelmanĝanto. Liaj devoj ĉe la Vegetarana Ĝardeno estus tutesimplaj. Li spektu la kuiristojn, admonu ilin, kaj provgustumi ĉiun novan pladon. Dum tia laboro ja estis multo da tempo por klaĉi pri la aferoj de la loka ĉina komuno, tiel honoriganta la restoracion.
Dum jaroj, ĝi efikis glate. La ĉina komunumo kreskis. Ren sendis alvokojn al pluraj junaj geparencoj ke ili venu kaj pligrandigu la komunumon. Sidante ĉe lia eta tablo, apenaŭ videbla en nemenciinda angulo de la restoracio, Ren regis tutan internacian komercadon.
La nudelmanĝanto faradis sian taskon. La longdaŭraj jaroj pasis nudelo post nudelo. La loka aro de ĉinaj kanadanoj grandiĝis. La restoracio bonfartis. Ĝis, facilanime ridetanta, Ren englutis sian lastan nudelon.
Foto de Christopher Michel el People are Fascinating (2009). Ĝi estas disponebla je la Creative Commons Attribution 2.0 Generic.
Published: Jul 11, 2025 @ 20:40.
Last Modified: Jul 13, 2025 @ 08:43.
Home / Now / Blog / Notes / Reading / Office Camera / Tags / Bookmarks / RSS Feeds / Top of Page
Thanks for reading! If you have any comments or questions about the content, please let me know. Anyone can contact me by email.